CENTRE IMAGINE

Développement Personnel
et Transformation Sociale
du jeu 27 au dim 30/11
Intuition et Lâcher-Prise
du jeu 11 au dim 14/12
Le Sens de la Maladie
et de la Mort
Contacter Imagine SITES, FILMS et LECTURES Soutenir Imagine
Calendrier Stages et Conférences
Mise à jour: ven 2008-11-21
Plan du site (site map)
Vous êtes ici: www.imagine-aa.org > Vers une Autre Société… > 06-22 > Esperanto



Esperanto

06-22
22a de Junio - Tutmonda Tago de Geonaŭtoj


Geonaŭto (el la greka geo-, tero, kaj -naŭto, maristo) estas Vojaĝanto tra la Tero - iu, kiu sin devontigas aktive respekti nian planedon, ne konkerante aŭ ekspluatante ĝin, sed aktive helpante la Teron kaj la teranojn evolui konkrete al plia disfloro.

La 22a de junio (06-22) estis elektita kiel dato de la Tutmonda Tago de Geonaŭtoj memore al Galileo. Laŭaserte, ĝuste je la 22a de junio 1633, devigita forĵuri sian sciencan konvinkitecon kaj pli specife la fakton ke la Tero turniĝas ĉirkaŭ si, Galileo flustris "Kaj tamen ĝi moviĝas…".

Ĉiujare, je la 22a de junio, ni festas la Tutmondan Tagon de Geonaŭtoj, sendante interalie al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj leteron entenantan kelkajn dezirojn, kiujn ĉiu esprimas por la planedo Tero kaj la Teranoj.

Legu la kompletan prezenton… (*)

(*) Por malfermi la kompletan prezenton en formato PDF, vi eble bezonos la programon Adobe Reader, senpage elŝuteblan jenamaniere:
1 - Iru al la retpaĝo www.adobe.com
2 - Supre dekstre elektu vian landon aŭ landon kies lingvon vi preferas uzi kaj musklaku sur "Go".
3 - Musklaku sur la butonon "Get Adobe Reader" (bildon vidu sur ĉi tiu paĝo supre maldekstre) kaj sekvu la instrukciojn por elŝuti.

Espanol
Francais
^